text
stringlengths
1
114k
— Sufiĉas, se Seneca ion konsilas, ke la cezaro agu kontraŭe.
La hela vizaĝo de Ligia komencis kovri sin per ruĝo.
— Kaj Viniciuson...
— Mi lin ne konas.
— Li estas parenco de Petronius, kiu antaŭ nelonge revenis el Armenujo...
— Ĉu vi pensas, ke la cezaro rigardas lin favore?
— Viniciuson ĉiuj amas.
— Kaj li volus propeti pri vi?
— Jes.
Acte ridetis senteme kaj diris:
— Vi certe vidos lin ĉe la festeno. Partopreni ĝin vi devas, unue tial, ke vi devas... Nur tia infano, kiel vi, povus pensi alie. Due, se vi volas reveni la domon de Aulusoj, vi trovos okazon peti Petroniuson kaj Viniciuson, ke ili per sia influo akiru por vi permeson de reveno. Se ili estus ĉi tie, ili ambaŭ dirus al vi la samon, kiel mi: ke freneze kaj pereige estus malobei. La cezaro povus, vere, ne rimarki vian foreston, sed se li ĝin rimarkus kaj ekpensus, ke vi kuraĝis malrespekti lian volon, tiam ne estus por vi rimedo de savo. Venu, Ligia. Ĉu vi aŭdas tiun bruon en la domo? La suno jam malleviĝas kaj baldaŭ la gastoj komencos alveni.
— Vi estas prava, Acte — respondis Ligia — kaj mi sekvos vian konsilon.
Kiom da deziro renkonti Viniciuson kaj Petroniuson estis en ŝia decido, kiom da virina scivolo vidi almenaŭ foje en la vivo tian feston, kaj en ĝi la cezaron, la kortegon, la faman Poppaean kaj aliajn belulinojn, kaj tiun tutan senegalan lukson, pri kiu oni rakontis mirindaĵojn en Romo, sendube Ligia mem ne povis al si konsciigi. Sed malgraŭ tio Acte estis prava, kaj la knabino bone ĝin sentis. Ŝi devis iri; kiam do la nepreco kaj la simpla prudento subtenis la kaŝitan tenton, ŝi ĉesis heziti.
Acte kondukis ŝin tiam en sian propran unctorium, por ŝin pomadi kaj vesti, kaj kvankam en la domo de la cezaro ne mankis sklavinoj, kaj Acte havis sufiĉe da ili por la persona priservado, tamen, pro kompato al la knabino, kies senkulpeco kaj beleco movis ŝian koron, ŝi decidis mem vesti Ligian. Kaj tuj montriĝis, ke en la juna grekino, malgraŭ ŝia malĝojo kaj malgraŭ profunda legado de la leteroj de Paŭlo el Tarso, restis ankoraŭ multe el la greka animo, al kiu korpa beleco parolas pli, ol ĉio alia en la mondo. Nudiginte Ligian, kaj ekvidinte ŝian korpon, kune flekseman kaj plenan, formitan kvazaŭ el perlamoto kaj rozo, ŝi ne povis deteni ekkrion de miro, kaj, foriĝinte je kelkaj paŝoj, rigardis kun admiro tiun senkomparan, printempan figuron.
— Ligia! — ŝi ekkriis fine — vi estas milfoje pli bela, ol Poppaea!
Sed la knabino, edukita en la severa domo de Pomponia, kie oni gardis modestecon, eĉ kiam virinoj estis nur inter si, staris — belega, kiel belega sonĝo, harmonia, kiel verko de Praksitelo, aŭ kiel kanto, sed konfuzita, roza de honto, kun genuoj kunpremitaj, kun manoj sur la brusto kaj kun okulharoj, mallevitaj sur la okulojn. Fine, levinte per subita movo la brakojn, ŝi eltiris la pinglojn, subtenantajn ŝiajn harojn, kaj en unu momento, per unu kaposkuo, kovriĝis per ili, kiel per mantelo.
Acte, proksimiĝinte kaj tuŝante ŝian malhelan hararon, parolis:
— Ho, kiajn harojn vi havas!... Mi ne surŝutos ilin per ora pudro, oro jam trabrilas tie kaj ie iliajn ondojn... Nur kelkloke mi eble aldonos oran brilon, sed facile, tiel facile, kvazaŭ radio ilin tralumus... Mirinda estas sendube via liga lando, kie tiaj knabinoj naskiĝas.
— Mi ĝin ne memoras — rediris Ligia. — Ursus nur al mi rakontis, ke tie estas arbaroj, arbaroj, arbaroj.
— Kaj en la arbaroj floroj floras — parolis Acte, trempante la manojn en vazo, plena de verbeno, kaj verŝetante ĝin sur la harojn de la knabino.
Fininte tiun ĉi laboron, ŝi komencis laŭvice delikate ŝmiri ŝian korpon per aromaj oleoj el Arabujo, kaj poste kovris ĝin per senmanika, orkolora mola tuniko, sur kiun estis metota neĝblanka peplum. Sed ĉar antaŭe oni devis kombi la harojn, ŝi ĉirkaŭvolvis ŝin dume per speco de vasta vesto, nomata synthesis, kaj, sidiginte sur seĝon, transdonis ŝin por momento en la manojn de sklavinoj, por gardi de malproksime ŝian kombadon. Du sklavinoj komencis samtempe meti sur la malgrandajn piedojn de Ligia blankajn, purpure broditajn ŝuojn, kruce ŝnurante ilin ĉirkaŭ la alabastraj maleoloj. Kiam la kombado esti finita, oni ondigis sur ŝi peplum en belegajn faldojn, post kio Acte, ferminte ŝnuron da perloj sur la kolo de Ligia kaj tuŝinte per ora polvo ŝian harbuklojn, ordonis vesti ŝin mem dum la tuta tempo sekvante Ligan per ravitaj okuloj.
Sed baldaŭ ŝi estis preta, kaj kiam nur antaŭ la ĉefa pordego komencis aperi la unuaj portiloj, ili ambaŭ eniris en flankan kriptoportikon, el kie oni vidis la ĉefan enirejon, la internajn galeriojn kaj la korton, ĉirkaŭitan per kolonaro el numida marmoro.
Iom post iom ĉiam pli da homoj pasis sub la alta arko de la pordego, super kiu grandioza kvadrigo de Liziaso ŝajnis porti en aeron Apolonon kaj Dianon. La okulojn de Ligia frapis mirinda vidaĵo, pri kiu la modesta domo de Aulus povis doni al ŝi nenian imagon. Tio estis la tempo de subiro de la suno, kaj ĝiaj lastaj radioj falis sur la flavan, numidan marmoron de la kolonoj, kiu en tiuj lumoj brilis kiel oro, kaj kune nuancis rozkolore. Inter la kolonoj, apud blankaj statuoj de Danaidoj kaj aliaj, prezentantaj diojn aŭ heroojn, fluis amasoj da homoj, viroj kaj virinoj, ankaŭ similaj al statuoj, ĉar ĉirkaŭfalditaj per togoj, pepla kaj stolae, gracie fluantaj malsupren en molaj ondoj, sur kiuj estingiĝadis la briloj de la subiranta suno. Giganta Herkulo, kies kapo estis ankoraŭ en lumo, de la brusto jam dronanta en ombro, ĵetata de kolono, rigardis de supre la amason. Acte montris al Ligia senatanojn en larĝe borderitaj togoj, en koloraj tunikoj, kun kvaronlunoj sur la ŝuoj, kaj kavalirojn, kaj famajn artistojn, kaj romajn sinjorinojn, vestitajn jen rome, jen greke, jen per fantaziaj, orientaj vestoj, kun haroj, frizitaj turforme aŭ piramide, aŭ kombitaj, simile al diinstatuoj, malalte ĉe la kapo, kaj ornamitaj per floroj. Dirante la nomojn de multaj viroj kaj virinoj, Acte aldonadis al ili mallongajn kaj ofte terurajn historiojn, kiuj inspiris al Ligia timon, admiron, miregon. Tio estis por ŝi nova mondo, kies belecon ĝuis ŝiaj okuloj, sed kies kontrastojn ŝia knabina intelekto ne povis ekkompreni. En tiu vespera ruĝo sur la ĉielo, en tiuj vicoj de senmovaj kolonoj, pereantaj for, malproksime, kaj en tiuj homoj, similaj al statuoj, estis la grandega paco. Ŝajnis, ke inter tiuj rektliniaj marmoroj devus vivi iaj duondioj, liberaj de zorgoj, lulataj de trankvilo kaj feliĉaj; dume la mallaŭta voĉo de Acte fojon post fojo malkovradis alian, teruran sekreton, tiel de la palaco, kiel de la homoj. Jen tie, for, oni vidas la kriptoportikon, sur kies kolonoj kaj planko ruĝas ankoraŭ sangokoloraj makuloj de la sango, per kiu surŝprucis la blankajn marmorojn Caligula, falante de la ponardo de Cassius Chaerea; tie oni murdis lian edzinon; tie la infanon oni disbatis kontraŭ la ŝtonoj; tie, sub tiu palacflanko, estas la subterejo, kie pro malsato mordis la fingrojn la juna Drusus; tie oni venenis la pli maljunan, tie en teruro tordis sin Gemellus, tie en konvulsio Claudius, tie Germanicus, ĉie tiuj muroj aŭdis ĝemojn kaj stertoradon de agoniantoj, kaj tiuj ĉi homoj, kiuj nun rapidas al la festeno en togoj, en koloraj tunikoj, en floroj kaj juveloj, estas eble morgaŭ kondamnotaj; eble sur pluraj vizaĝoj rideto kovras timon, maltrankvilon, necertecon pri la morgaŭa tago; eble febro, avideco, ĵaluzo mordas ĉi-momente la korojn de tiuj ekstervide senzorgaj, florkronitaj duondioj. La konfuzitaj pensoj de Ligia ne kapablis postkuri la vortojn de Acte, kaj dum tiu belega mondo tiris kun ĉiam pli granda forto ŝiajn okulojn, timo premis ŝian koron, kaj en la animo leviĝis subite nedirebla kaj senlima sopiro al la amata Pomponia Graecina kaj al la trankvila domo de Aulusoj, kie regis amo, ne krimo.
Dume de Vicus Apollinis alfluadis novaj ondoj de gastoj. El trans la pordego aŭdiĝadis bruo kaj ekkrioj de klientoj, akompanantaj siajn patronojn. Sur la kortego, inter la kolonaroj, eksvarmis amasoj de cezaraj sklavoj, sklavinoj, malgrandaj servoknaboj kaj pretoriaj soldatoj, garde postenantaj en la palaco. Kelkloke inter blankaj kaj brunetaj vizaĝoj eknigris vizaĝo de numido en plumhava kasko kaj kun grandaj oraj ringoj en la oreloj. Oni portis liutojn, citrojn, faskojn da floroj, arte kulturitaj malgraŭ la malfrua aŭtuno, manlampojn arĝentajn, orajn kaj kuprajn. Ĉiam pli laŭta bruo de interparoloj miksis sin kun plaŭdado de fontano, kies gutoŝnuroj, rozaj de la vesperaj briloj, falante de alte sur marmorojn, disbatis sin sur ili kvazaŭ plorĝeme.
Acte ĉesis rakonti, sed Ligia rigardis plu, kvazaŭ serĉante iun en la amaso. Kaj subite ŝia vizaĝo kovriĝis per ruĝo. El inter la kolonoj elpaŝis Vinicius kaj Petronius kaj iris al la granda triclinium, belegaj, trankvilaj, similaj en siaj togoj al blankaj duondioj. Al Ligia, kiam ŝi ekvidis inter la fremdaj homoj tiujn du konatajn kaj amikajn vizaĝojn, ekŝajnis, ke granda ŝarĝo defalis de ŝia koro. Ŝi eksentis sin malpli soleca. Tiu granda sopiro al Pomponia kaj al la domo de Aulusoj, kiu leviĝis en ŝi antaŭ momento, subite ĉesis esti dolora. La tento vidi Viniciuson kaj paroli kun li sufokis ĉiujn aliajn voĉojn. Vane ŝi rememorigis al si ĉian malbonon, kiun ŝi aŭdis pri la domo de la cezaro, kaj la vortojn de Acte, kaj la avertojn de Pomponia; malgraŭ tiuj vortoj kaj avertoj ŝi eksentis subite, ke partopreni tiun ĉi festenon ŝi ne nur devas, sed volas: ĉe la penso, ke post momento ŝi ekaŭdos tiun simpatian kaj karan voĉon, kiu parolis al ŝi pri amo kaj pri feliĉo, inda je dioj, kaj kiu ĝis nun sonis en ŝiaj oreloj, kiel kanto, ekregis ŝin simple ĝojo.
Sed subite ŝi ektimis tiun ĝojon. Ekŝajnis al ŝi, ke en ĉi tiu momente ŝi ŝin edukis, kaj Pomponian, kaj sin mem. Alia afero estas iri devigite, kaj alia — ĝoji pro tia nepreco. Ŝi eksentis sin kulpa, malinda kaj perdita. Ekregis ŝin malespero kaj ŝi volis plori. Se ŝi estus sola, ŝi sergenuiĝus kaj komencus bati la bruston, ripetante: mia kulpo, mia kulpo! Acte, preninte ŝin nun je la mano, kondukis ŝin tra internaj ĉambroj en grandegan triclinium, kie devis okazi la festeno, kaj sur ŝiaj okuloj kvazaŭ kuŝis nebulo, en la oreloj sonis bruo de internaj emocioj kaj la korbatado sufokis la spiron. Kiel en sonĝo ŝi ekvidis mil lampojn, flagrantajn sur la tabloj, sur la muroj, kiel en sonĝo ŝi ekaŭdis ekkrion, per kiu oni salutis la cezaron, kiel tra nebulo ŝi ekvidis lin mem. La ekkrio ŝin surdigis, blindigis ŝin la brilo, aromoj kapturnigis kaj perdinte la reston de la konscio, ŝi apenaŭ povis distingi Acten, kiu, lokinte ŝin ĉe la tablo, okupis mem apudan lokon.
Sed post momento malalta, konata voĉo aŭdiĝis de la alia flanko:
— Saluton al vi, plej bela el fraŭlinoj sur la tero kaj el steloj sur la ĉielo! Saluton al vi, dia Callina!
Ligia, rekonsciiĝinte iom, ekrigardis: apud ŝi kuŝis Vinicius.
Li ne surhavis togon, ĉar la oportuno kaj kutimo ordonis demeti togojn por festenoj. Lian korpon korvis nur skarlata senmanika tuniko, surbordita per arĝentaj palmoj. Liaj brakoj estis nudaj, laŭ orienta kutimo ornamitaj per du larĝaj brakringoj, bukitaj super la kubutoj; sube — zorgeme senharigitaj, glataj, sed tro muskolaj, veraj brakoj de soldato, kreitaj por glavo kaj ŝildo. Sur la kapo li portis kronon el rozoj. Kun siaj brovoj, kunkreskantaj super la nazo, kun la mirindaj okuloj kaj bruneta vizaĝo li estis kvazaŭ personigo de juneco kaj forto. Al Ligia li ekŝajnis tiel belega, ke kvankam ŝia komenca svenemo jam pasis, ŝi apenaŭ kapablis respondi:
— Saluton al vi, Marcus...
Kaj li parolis:
— Feliĉaj estas miaj okuloj, kiuj vin vidas, feliĉaj la oreloj, kiuj aŭdis vian voĉon, pli dolĉan al mi, ol la voĉo de flutoj kaj citroj. Se oni lasus min elekti, kiu kuŝu apud mi dum tiu ĉi festeno, ĉu vi, Ligia, aŭ Venuso, mi elektus vin, ho dia!
Kaj li komencis rigardi ŝin, kvazaŭ volante satiĝi per ŝia bildo, kaj brulvundis ŝin per la okuloj. Lia rigardo glitis de ŝia vizaĝo sur la kolon kaj sur la malkovritajn brakojn, karesis ŝian belegan figuron, ĝuis ŝin, posedprenis kaj sorbis, sed krom voluptemo, brilis en ĝi feliĉo kaj amo kaj admiro sen limo.
— Mi sciis, ke mi vin renkotos en la domo de la cezaro — li parolis plu — tamen, kiam mi vin ekvidis, tutan mian animon ekskuis tia ĝojo, kvazaŭ neatendita feliĉo min trafus.
Ligia, rekonsciiĝinte kaj sentate, ke en ĉi tiu amaso kaj en tiu ĉi domo li estas la sola proksima al ŝi estaĵo, komencis paroli kun li kaj demandi pri ĉio, kio estis por ŝi nekomprenebla kaj kio inspiris al ŝi timon. El kie li sciis, ke li trovos ŝin en la domo de la cezaro, kaj kial ŝi estas ĉi tie? Kial la cezaro forprenis ŝin de Pomponia? Ĉi tie ŝi timas kaj volas reveni al ŝi. Ŝi mortus pro sopiro kaj maltrankvilo, se ŝi ne esperus, ke Petronius kaj li propetos pri ŝi la cezaron.
Vinicius klarigis al ŝi, ke pri ŝia forkapto li eksciis de Aulus mem. Kial ŝi estas ĉi tie, li ne scias. La cezaro antaŭ neniu pravigas siajn decidojn kaj ordonojn. Ŝi tamen ne timu. Jen li, Vinicius, estas apud ŝi kaj restos apud ŝi. Li preferus perdi la okulojn, ol ŝin ne vidi, li preferus perdi la vivon, ol ŝin forlasi. Ŝi estas lia animo, li do gardos ŝin, kiel la propran animon. Li konstruos al ŝi en sia hejmo altaron, kiel al sia diino, li oferados sur ĝi mirhon kaj aloon, kaj printempe, anemonojn kun pomfloroj... Kaj ĉar ŝi timas la domon de la cezaro, li promesas al ŝi, ke en ĉi tiu domo ŝi ne restos.
Kvankam li parolis elturniĝeme kaj kelkfoje artifike, en lia voĉo estis sentebla vero, ĉar liaj sentoj estis veraj. Iom post iom ekposedis lin ankaŭ sincera kompato kaj ŝiaj vortoj penetris en lian animon tiel, ke kiam ŝi komencis danki lin kaj certigi, ke Pomponia ekamis lin pro lia boneco kaj ŝi mem estos danka al li dum la tuta vivo, li ne povis ekregi sian kortuŝon kaj ŝajnis al li, ke neniam en la vivo li scios rifuzi ŝian peton. Lia koro komencis degeli. Ŝia beleco ebriigis liajn sentojn kaj li avidis ŝin, sed ankaŭ konsciis, ke ŝi estas al li tre kara kaj ke vere li povas ŝin adori, kiel diinon; li sentis ankaŭ neregeblan bezonon paroli al ŝi pri ŝia beleco kaj pri sia amo al ŝi, kaj ĉar la festena bruo laŭtiĝadis, tial, alŝovinte sin pli proksimen, li komencis flustri al ŝi vortojn bonajn, dolĉajn, fluantajn el la fundo de la animo, sonantajn kiel muziko, kaj ebriigajn kiel vino.
Kaj li ebriigadis ŝin. Inter ĉiuj tiuj fremduloj, kiuj ŝin ĉirkaŭis, li ŝajnis al ŝi ĉiam pli proksima, pli aminda, kaj tute certa kaj tutanime sindona. Li trankviligis ŝin, promesis eligi el la domo de la cezaro; li promesis, ke li ŝin ne forlasos, ke li servos al ŝi. Krom tio, antaŭe, en la hejmo de Aulusoj li parolis al ŝi nur ĝenerale pri amo kaj pri feliĉo, kiun ŝi povas doni, kaj nun li diris jam rekte, ke li amas ŝin, ke ŝi estas por li plej kara kaj plej amata. La unuan fojon Ligia aŭdis tiajn vortojn el vira buŝo, kaj dum ŝi aŭskultis, ĉiam pli ŝajnis al ŝi, ke io en ŝi vekiĝas el dormo, ke ekposedas ŝin ia feliĉo, en kiu senlima ĝojo miksas sin kun senlima maltrankvilo. Timo ŝin kaptis, ke tiajn parolojn ŝi aŭskultis, sed por nenio en la mondo ŝi volus preterlasi eĉ unu vorton. Kelkfoje ŝi mallevadis la okulojn, kaj jen levadis al Vinicius rigardon lumplenan, timeman kaj kune demandan, kvazaŭ ŝi dezirus diri al li: "parolu plu!" La bruo, la muziko, la odoro de floroj kaj la odoro de arabaj incensoj denove komencis turnigi ŝian kapon. Estis en Romo kutimo kuŝi ĉe festenoj, sed hejme Ligia okupadis la lokon inter Pomponia kaj la malgranda Aulus, kaj nun kuŝis apud ŝi Vinicius, juna, grandega, amplena, ardanta, kaj ŝi, sentante la brulon, kiu de li radiis, spertis kune honton kaj volupton. Ekregadis ŝin ia senforteco, ia svenemo kaj forgesemo, kvazaŭ dormo estus ŝin kaptanta.
Sed ŝia apudesto, komencis ankaŭ lin influi. Lia vizaĝo paliĝis. La nazo disblovis sin, kiel tiu de orienta ĉevalo. Videble ankaŭ lia koro batis sub la skarlata tuniko per neordinara ritmo, ĉar lia spiro iĝis mallonga kaj vortoj ŝiris sin en la buŝo. Ankaŭ li la unuan fojon estis tiel senpere apud ŝi. Liaj pensoj komencis miksi sin; en la vejnoj li sentis fajron, kiun vane li volis estingi per vino. Ne la vino ankoraŭ, sed ŝia belega vizaĝo, ŝiaj nudaj brakoj, ŝia knabina brusto, ondanta sub la ora tuniko, kaj ŝia figuro, kaŝita en la blankaj faldoj de la peplum, ebriigadis lin ĉiam pli. Fine li ĉirkaŭprenis ŝian manon super la artiko, kiel li foje jam faris en la domo de Aulusoj, kaj tirante ŝin al si, komencis flustri per tremantaj lipoj:
— Mi amas vin, Callina... dia mia!...
— Marcus, lasu min — diris Ligia.
Kaj li parolis plu kun okuloj, kovritaj de nebulo:
— Dia mia! — Amu min!...
Sed en la sama momento aŭdiĝis la voĉo de Acte, kiu kuŝis aliflanke de Ligia:
— La cezaro vin rigardas.
Viniciuson ekkaptis subita kolero tiel kontraŭ la cezaro, kiel kontraŭ Acte. Jen ŝia voĉo dispelis la sorĉon de la revekscito. Al la juna viro eĉ amika voĉo ŝajnus en tiu ĉi momento trudema, kaj li pensis, ke Acte intence volas malhelpi lian interparolon kun Ligia.
Do, levinte la kapon kaj rigardinte la junan liberigitinon super la ŝultroj de Ligia, li diris kolere:
— Pasis la tempo, Acte, kiam vi kuŝadis dum festenoj apud la cezaro, kaj oni diras, ke minacas vin blindeco, kiel do vi povas lin vidi?
Kaj ŝi respondis, kvazaŭ kun malĝojo:
— Mi vidas lin tamen... Li ankaŭ estas miopa kaj rigardas vin tra la smeraldo.
Ĉio, kion faris Nero, ekscitadis la gardemon eĉ de plej proksimaj al li personoj, tial Vinicius maltrankviliĝis, rekonsciiĝis — kaj komencis nerimarkite rigardi al la cezaro. Ligia, kiu en la komenco de la festeno vidis lin, pro konfuzo, kiel tra nebulo, kaj, absorbite per la ĉeesto kaj interparolo de Vinicius, tute lin ne rigardis, nun ankaŭ turnis al li siajn kune scivolajn kaj timigitajn okulojn.
Acte diris la veron. La cezaro, klinita super la tablo, duonferminte unu okulon, kaj ĉe la alia tenante per la fingroj rondan, poluritan smeraldon, kiun li konstante uzadis, rigardis ilin. Por momento lia rigardo renkontis la okulojn de Ligia, kaj la koro de la knabino premiĝis de teruro. Kiam, ankoraŭ en la infaneco, ŝi estis en la sicilia bieno de Aulusoj, maljuna egipta sklavino rakontadis al ŝi pri drakoj, loĝantaj en montaraj abismoj, kaj jen nun ekŝajnis al ŝi, ke ekrigardis ŝin subite verdeta okulo de tia drako. Ŝi ekkaptis per la mano la manon de Vinicius, kiel infano, kiu timas, kaj en ŝian kapon ekpremis sin senordaj kaj rapidaj impresoj: do tio estas li? la terura kaj ĉiopova? Neniam ŝi vidis lin antaŭe, kaj ŝi imagis, ke li aspektas alie. Ŝi prezentis al si ian teruran vizaĝon, kun ŝtone fiksita en la trajtoj krueleco; dume ŝi ekvidis grandegan, sur dika nuko bazitan kapon, teruran, vere, sed preskaŭ ridindan, ĉar similan de malproksime al kapo de infano. Tuniko de ametista koloro, malpermesita al simplaj mortemuloj, reflektis bluetan brilon sur lian larĝan kaj mallongan vizaĝon. Li havis harojn malhelajn, frizitajn, laŭ la modo, enkondukita de Otho, en kvar vicojn da bukloj. Barbon li ne havis, ĉar antaŭ nelonge li oferis ĝin al Jovo, pro kio la tuta Roma esprimadis al li dankojn, kvankam kaŝe oni flustris, ke li oferdonis ĝin tial, ke ĝi kreskis, kiel ĉe ĉiuj el lia familio, ruĝahare. En lia frunto, forte elstaranta super la brovoj, estis tamen io olimpa. En la kuntiritaj brovoj oni vidis konscion pri ĉiopovo; sed sub tiu frunto de duondio troviĝis vizaĝo de simio, drinkulo kaj komedianto, vanta, plena de sinŝanĝaj avidoj, ŝvela de graso, kaj tamen malsanema kaj senhonta. Al Ligia li ekŝajnis malbonaŭgura, sed antaŭ ĉio abomena.
Post momento li metis la smeraldon kaj ĉesis ŝin rigardi. Tiam ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermitiĝantajn pro troo da lumo, vitrosimilajn, sen penso, kiel la okuloj de mortintoj.
Kaj li, turninte sin al Petronius, diris:
— Ĉu tio estas la garantiulino, kiun amas Vinicius?
— Estas ŝi — respondis Petronius.
— Kiel nomas sin ŝia nacio?
— Ligoj.
— Kaj Vinicius opinas ŝin bela?
— Vestu per virina peplum putrintan olivarban ŝtipon, kaj Vinicius trovos ĝin belega. Sed sur via vizaĝo, ho senkompara konanto, mi legas jam verdikton pri ŝi! Vi ne bezonas ĝin anonci! Jes! tro seka, malgrasaĉa, vera papavo sur maldika trunketo, kaj vi, dia estetikulo, ŝatas en virino antaŭ ĉio la trunkon, kaj trioble, kvaroble vi pravas! La nura vizaĝo nenion signifas. Mi multe lernis de vi, sed tiel seneraran juĝon de la okulo mi ankoraŭ ne havas... Kaj mi estas preta veti kun Tulius Senecio je lia amatino, ke kvankam dum la festeno, kiam ĉiuj kuŝas, malfacile estas juĝi pri la tuta figuro, vi jam diris al vi: "tro mallarĝa en la koksoj!"
— Tro mallarĝa en la koksoj — respondis Nero, duonfermante la okulojn.
Sur la buŝo de Petronius aperis apenaŭ rimarkebla rideto, kaj Tulius Senecio, kiu ĝis tiu ĉi momento estis okupita per interparolo kun Vestinus, aŭ pli ĝuste per mokado de sonĝoj, je kiuj Vestinius kredis, diris:
— Vi eraras! — mi partias kun la cezaro.
— Bone — respondis Petronius. — Mi estis ĝuste pruvanta, ke vi havas eron de saĝo, kaj la cezaro asertas, ke vi estas kompleta azeno.
— Habet! — diris Nero, ridante kaj turnante malsupren la grandan fingron de la mano, kiel oni faris en cirkoj, signe, ke gladiatoro ricevis baton kaj ke li estu finmortigita.
Kaj Vestinus, kredante, ke oni parolas ĉiam pri sonĝoj, ekkriis:
— Mi tamen kredas je sonĝoj, kaj Seneca diris al mi iam, ke li ankaŭ kredas.
— La lastan nokton mi sonĝis, ke mi iĝis vestpastrino — diris, klinante sin super la tablon, Calvia Crispinilla.
Je tio ĉi Nero komencis klaki per la manoj, aliaj sekvis lian ekzemplon, kaj dum momento ĉirkaŭe sonis aplaŭdoj, ĉar Crispinilla, kelkfoja eksedzino, estis konata pro sia nekredebla malĉasteco en al tuta Romo.
Sed ŝi, tute ne konfuzite, diris:
— Kion do! Ili ĉiuj estas maljunaj kaj malbelaj. Sole Rubria similas al homoj, kaj tiel ni estus du, kvankam eĉ Rubria somere ricevas lentugojn.
— Konfesu tamen, ĉastega Calvia — diris Petronius — ke iĝi vestpastrino vi povis ja nur en sonĝo.
— Kaj se la cezaro ordonus?
— Mi ekkredus, ke realiĝas sonĝoj eĉ plej strangaj.
— Ĉar ili realiĝas — ekkriis Vestinus. — Mi komprenas homojn, kiuj ne kredas je la dioj, sed kiel oni povas ne kredi je sonĝoj!
— Kaj aŭguroj? — demandis Nero. — Oni iam aŭguris al mi, ke Romo ĉesos ekzisti, kaj mi regos super la tuta Oriento.
— Aŭguroj kaj sonĝoj — tio ligas sin kune — parolis Vestinus. — Foje unu prokonsulo, granda nekredanto, sendis en la templon de Mopsuso sklavon kun sigelita letero, kiun li malpermesis malfermi, por kontroli, ĉu la dio scios respondi al la demando, farita en la letero. La sklavo dormis nokton en la templo, por havi aŭguran sonĝon, post kio li revenis kaj diris la jenon: Mi vidis en sonĝo junulon, helan, kiel la suno, kiu diris al mi nur unu vorton: "nigran". La prokonsulo, ekaŭdinte ĉi tion, paliĝis — kaj, turnante sin al siaj gastoj, egalaj nekreduloj, diris: "Ĉu vi scias, kio estis en la letero?"
En tiu ĉi momento Vestinus interrompis kaj, levinte pokalon kun vino, komencis trinki.
— Kio estis en la letero? — demandis Senecio.
— En la letero estis la demando: "Kian virbovon mi oferu; blankan, aŭ nigran?"
Sed la intereson, ekscititan de la rakonto, interrompis Vitelius, kiu, veninte jam iom ebria al la festeno, sen iu kaŭzo eksplodis subite per senpensa rido.
— Kial ridas tiu barelo de sebo? — demandis Nero.
— Rido distingas homojn de bestoj — diris Petronius — kaj li ne havas alian pruvon, ke li ne estas virporko.
Vitelius interrompis en duono de ekrido, kaj, ŝmacante per la lipoj, brilantaj de saŭcoj kaj grasoj, komencis rigardi la ĉeestantojn kun tia mirego, kvazaŭ li neniam antaŭe ilin vidus.
Post, levinte sian kusensimilan manon, li diris per raŭka voĉo:
— Mi predis de la fingro kavaliran ringon, hereditan de la patro.
— Kiu estis ŝuisto — aldonis Nero.
Sed Vitelius denove eksplodis per neatendita rido kaj komencis serĉi la ringon en la peplum de Calvia Crispinilla. Je tio ĉi Vatinius komencis ŝajnigi ekkriojn de timigita virino, kaj Nigidia, amikino de Calvia, juna vidvino kun vizaĝo de malĉastistino, diris laŭte:
— Li serĉas tion, kion li ne perdis.
— Kaj kio neniel al li utilos, se li eĉ ĝin trovos — finis poeto Lucanus.
La festeno iĝadis pli gaja. Amasoj de sklavoj disportadis ĉiam novajn manĝojn; el grandegaj ujoj, plenigitaj per neĝo kaj ĉirkaŭvolvitaj per hedero, oni ĉiumomente eltiradis malpli grandajn kruĉojn kun multspecaj vinoj. Ĉiuj drinkis abunde. Sur la tablon kaj sur la festenanojn de la plafono fojon post fojo faladis rozoj.
Petronius komencis tamen peti Neron, ke antaŭ ol la gastoj ebriiĝos, li donu brilon al la festeno per sia kanto. Ĥoro de voĉoj subtenis lian vortojn, sed Nero komencis rezisti. Tio ne estas nur la afero de kuraĝo, kvankam ĉiam ĝi mankas al li... La dioj scias, kiom kostas al li ĉiaj sinprezentoj... Li, vere, ne deklinas sin de ili, ĉar oni devas ja ion fari por la arto, kaj se Apolono donacis al li certan voĉon, la dian favoron ne decas ja lasi senuze. Li eĉ komprenas, ke ĝi estas lia devo rilate al la regno. Sed hodiaŭ li vere estas raŭka. Nokte li metis sur la bruston plumbajn ŝarĝetojn, sed ankaŭ tio ne helpis... Li eĉ intencas veturi en Antiumon, por spiri iom la maran aeron.
Sed Lucanus komencis lin petegi en la nomo de la arto kaj de la homaro. Ĉiuj scias, ke la dia poeto kaj kantisto komponis novan himnon al Venuso, kompare kun kiu tiu de Lucretius estas nur hurletado de jara lupido. Estu ĉi tiu festeno vera festeno. Regnestro bona, kiel li, ne devas tiel suferigi siajn subulojn: "Ne estu kruela, cezaro!"
— Ne estu kruela! — ripetis ĉiuj, sidantaj pli proksime.
Nero dismetis la manojn, signe, ke li devas cedi. Tiam ĉiuj vizaaĝoj alprenis la esprimon de danko, kaj ĉiuj okuloj direktis sin al li. Sed li jam antaŭe ordonis sciigi Poppaean, ke li kantos, kaj diris al la ĉeestantoj, ke ŝi ne venis al la festeno, ĉar ŝi ne sentis sin sana, ĉar tamen neniu kuracilo tiel helpas al ŝi, kiel lia kanto, li ne volus senigi ŝin de la okazo.
Poppaea baldaŭ venis, efektive. Ŝi regis ĝis nun Neron, kiel subulon, ŝi tamen sciis, ke kiam estis koncernata lia memamo de kantisto, ĉaristo aŭ poeto, danĝere estus ĝin inciti. Ŝi eniris do, belega, kiel diino, vestita, kiel Nero, per ametistkolora vesto kaj kolĉeno el grandegaj perloj, militrabitaj iam de Massinissa, orhara, dolĉa, kaj kvankam dufoja eksedzino, havanta la vizaĝon kaj aspekton de virgulino.
Oni salutis ŝin per ekkrioj kaj per la titolo "dia aŭgustino". Ligia neniam en la vivo vidis iun egale belan, kaj apenaŭ ŝi kredis la proprajn okulojn, ĉar ŝi sciis, ke Poppaea Sabina estis unu el plej malbonaj virinoj en la mondo. Ŝi sciis de Pomponia, ke ŝi, Poppaea instigis la cezaron mortigi la patrinon kaj la edzinon, ŝi konis ŝin el rakontoj de gastoj kaj servistoj de Aulus; ŝi aŭdis, ke ŝiajn statuojn oni nokte faligadis en la urbo; ŝi aŭdis pri surskriboj, kies aŭtorojn oni kondamnadis je plej severaj punoj, kaj kiuj tamen reaperadis ĉiumatene sur la urbaj muregoj. Dume nun, ĉe la ekvido de tiu malbonfama Poppaea, konsiderata de la konfesantoj de Kristo kiel enkorpigo de malbono kaj krimo, ekŝajnis al ŝi, ke tiel povas aspekti anĝeloj aŭ iuj ĉielaj spiritoj. Ŝi simple ne povis forturni de ŝi la rigardon, kaj el ŝia buŝo senvole elŝiris sin la demando:
— Ha, Marcus, ĉu tio povas esti?...
Sed li, ekscitita per vino kaj kvazaŭ senpaciencanta, ke tiom da aferoj malkoncentrigis ŝian atenton kaj forturnis ĝin de li, parolis: