text
stringlengths 1
114k
|
---|
Dume la malgranda Aulus, kiu dum la restado de Vinicius en la domo eksterordinare amikiĝis kun li, komencis, proksimaĝinte, inviti lin al pilkludo. Post la knabo en la triclinium eniris Ligia. Sub la kurteno de hederoj, kun lumetaj, tremantaj sur ŝia vizaĝo, ŝi ekŝajnis nun al Petronius pli bela, ol ĉe la unua rigardo, kaj efektive simila al iu nimfo. Kaj ĉar li ĝis nun ne alparolis ŝin, tial, leviĝinte, li klinis antaŭ ŝi la kapon, kaj anstataŭ la ordinaraj salutesprimoj, komencis citi la vortojn, per kiuj Odiseo salutis Naŭzikaon: |
— Ĉu diino vi estas, aŭ fraŭlin' mortema? Sed se vi apartenas al la teranaro, Benita estas patro kaj patrino via, Benitaj viaj fratoj.................. |
Eĉ al Pomponia plaĉis la bonmaniera edukiteco de ĉi tiu mondano. Koncerne Ligian, ŝi aŭskultis konfuzite, kun flamantaj vangoj, ne kuraĝante levi la okulojn. Sed iom post iom en la anguletoj de ŝia buŝo komencis tremi petola rideto, kaj sur la vizaĝo vidiĝis batalo inter la knabina hontemo kaj la deziro respondi — kaj videble tiu ĉi deziro venkis, ĉar rigardinte subite Petroniuson, ŝi respondis al li per la vortoj de tiu sama Naŭzikao, citante ilin unuspire kaj iom kiel parkeran lecionon: |
— Ne iu ajn vi estas — kaj havas vi saĝon!................................. |
Poste, turniĝinte surloke, ŝi forkuris, kiel forkuras timigita birdo. |
Nun por Petronius venis la vico miri — ĉar li ne esperis ekaŭdi la verson de Homero el la buŝo de la knabino, pri kies barbara deveno li estis informita de Vinicius. Li do ĵetis demandan rigardon al Pomponia, sed tiu ĉi ne povis al li respondi, ĉar ŝi rigardis tiumomente, ridetante, la fierecon, kiu bildiĝis sur la vizaĝo de la maljuna Aulus. |
Kaj Aulus ne sciis kaŝi tiun ĉi fierecon. Unue, li amis Ligian, kiel propran infanon, kaj due, malgraŭ siaj malnovromaj antaŭjuĝoj kiuj igis lin ĵeti tondrojn kontraŭ la greka lingvo kaj ĝia disvastiĝo, li opiniis ĝin la plejsupro de la mondana bonedukiteco. Mem li neniam povis ĝin bone ellerni, kion li kaŝe bedaŭris, do nun li estis kontenta, ke al tiu ĉi eleganta sinjoro kaj verkisto, kiu eble emus konsideri lian domon barbara, oni respondis en ĝi en la lingvo de Homero kaj per lia verso. |
— Ni havas hejme pedagogon, grekon — li diris, turnante sin al Petronius — kiu instruas nian filon, kaj in knabino ĉeestas la lecionojn. Ŝi estas ankoraŭ birdido, sed aminda birdido, al kiu ni ambaŭ alkutimiĝis. |
Petronius rigardis nun tra la plektaĵoj de hedero kaj lonicero en la ĝardenon kaj la ludantan trion. Vinicius formetis la togon, kaj nur en tuniko suprenĵetadis pilkon, kiun Ligia, staranta kontraŭe kun levitaj brakoj, penis kapti. La knabino je la unua rigardo ne faris je Petronius grandan impreson. Ŝi ŝajnis al li tro maldika. Sed de la momento, kiam li rigardis ŝin pli proksime en la triclinium, li ekpensis, ke tamen tiel povus aspekti Aŭroro — kaj, kiel spertulo, li ekkomprenis, ke estas en ŝi io eksterordinara. Ĉion li rimarkis kaj ĉion li taksis: la vizaĝon rozkoloran kaj klaran, kaj la freŝan buŝon, kvazaŭ pretan al kiso, kaj la okulojn, bluajn kiel mara lazuro, kaj la alabastran blankecon de la frunto, kaj la abundon de la malhelaj haroj, trabrilantaj sur bukloj la koloron de sukceno aŭ de korinta kupro — kaj la facilan kolon, kaj la "dian" deklivecon de la ŝultroj, kaj la tutan figuron flekseman, gracian, junan per la juneco de majo kaj de ĵus-ekflorintaj floroj. Vekiĝis en li artisto kaj adoranto de belo, kiu eksentis, ke sub statuo de tiu ĉi knabino oni povus subskribi: "printempo". — Subite li rememoris pri Chrysothemis, kaj eksentis fortan emon al rido. Ŝi ekŝajnis al li, kune kun sia ora pudro sur la haroj kaj nigrigitaj brovoj, senfine velkinta — io simila al flaviĝinta rozo, perdanta la petalojn. Kaj tamen tiun Chrysothemison enviis al li la tuta Romo. Poste li rememoris Poppaean — kaj tiu famega Poppaea ankaŭ ekŝajnis al li vaksa, senanima masko. En ĉi tiu knabino kun tanagraj formoj estis ne nur printempo — estis ankaŭ la radia "Psyche", kiu trabrilis ŝian rozkoloran korpon, kiel lumradio trabrilas lampon. |
— Vinicius estas prava — li ekpensis — kaj mia Chrysothemis estas maljuna, maljuna... kiel Trojo. |
Poste li turnis sin al Pomponia Graecina — kaj, montrinte la ĝardenon, diris: |
— Nun mi komprenas, domina, ke havante ilin du, vi preferas la hejmon, ol festenojn sur Palatino kaj cirkon. |
— Jes — ŝi respondis, turnante la okulojn al la malgranda Aulus kaj Ligia. |
Kaj la maljuna komandanto komencis rakonti la historion de la knabino kaj tion, kion li aŭdis antaŭ jaroj de Atelius Hister pri la nacio de ligoj, sidanta en la ombroj de l' nordo. |
La gejunuloj dume ĉesis ludi pilkon kaj dum certa tempo promenis sur la ĝardena sablo, bildante sin sur la nigra fono de mirtoj kaj cipresoj, kiel tri blankaj statuoj. Ligia tenis la manon de la malgranda Aulus. Promeninte iom, ili sidiĝis sur benko apud "piscina", okupanta la mezon de la ĝardeno. Sed post memento Aulus eksaltis por peli fiŝojn en la travidebla akvo, kaj Vinicius daŭrigis la interparolon, komencitan dum la promeno. |
— Jes — li parolis per malalta, vibranta voĉo. — Apenaŭ mi formetis la praetexta*, oni sendis min en la aziajn legiojn. Mi ne ĝuis la ubron — ekkonis nek la vivon, nek amon. Mi scias parkere iom da Anakreonto kaj Horaco, sed mi ne scius, kiel Petronius, paroli versojn tiam, kiam la saĝo mutiĝas pro admiro kaj siajn proprajn vortojn ne trovas. Estante knabo, mi vizitis la lernejon de Musonius, kiu diradis al ni, ke la feliĉo konsistas en tio, ke ni volu tion, kion volas la dioj — kaj sekve ĝi dependas de nia volo. Mi tamen pensas, ke ekzistas feliĉo alia, kiu ne dependas de la volo, ĉar ĝin nur amo povas doni. — Dioj mem serĉas tiun feliĉon, do mi ankaŭ, ho Ligia, mi, kiu ĝis nun ne ekkonis amon, serĉas, kiel ili, tiun, kiu volus doni al mi la feliĉon... |
* Vesto, kiun portis infanoj ĝis 17 jaroj. |
Li eksilentis — kaj dum certa tempo oni aŭdis nur facilan plaŭdadon de la akvo, en kiun la malgranda Aulus ĵetadis ŝtonetojn, pelante per ili fiŝojn. — Sed post momento Vinicius ree ekparolis, per voĉo ankoraŭ pli mola kaj pli mallaŭta: |
— Vi ja konas la filon de Vespasian, Tituson? Oni diras, ke, apenaŭ kreskinte super la knaban aĝon, li tiel ekamis Berenican, ke la sopiro preskaŭ elsuĉis el li la vivon... Mi ankaŭ scius tiel ekami, ho Ligia! Riĉeco, gloro, potenco — vanta fumo! malgravaĵo! Homo riĉa trovos alian, pli riĉan, homon gloran alia supergloros, potenculon superos pli potenca... Sed ĉu la cezaro mem, ĉu iu el la dioj povas senti volupton pli grandan kaj esti pli feliĉa, ol simpla mortemulo, kiam ĉe lia brusto spiregas brusto kara, kiam li kisas la amatan buŝon... Do amo faras nin egalaj al dioj — ho Ligia! |
Kaj ŝi aŭskultis en maltrankvilo, en miro, kaj samtempe tiel, kvazaŭ ŝi aŭskultus sonon de greka fluto aŭ citro. Ŝajnis al ŝi momente, ke Vinicius kantas ian strangan kanton, kiu verŝas sin en ŝiajn orelojn, ekscitas ŝian sangon, kaj kune estigas en la koro svenecon, timon kaj ian nekompreneblan ĝojon... Ŝajnis al ŝi ankaŭ, ke li parolas ion tian, kio jam estis en ŝi antaŭe, sed kion ŝi ne sciis al si konsciigi. Ŝi sentis, ke li vekas en ŝi ion, kio dormis ĝis nun, kaj ke en tiu ĉi momento la nebula sonĝo ŝanĝas sin en formon ĉiam pli klaran, pli plaĉan kaj pli belan. |
Dume la suno jam estis delonge ruliĝinta trans Tibron kaj staris malalte super la Janikula montaĵo. Sur la senmovajn cipresojn falis ruĝa lumo — kaj la tuta aero estis de ĝi traigita. Ligia levis al Vinicius siajn bluajn okulojn, kvazaŭ vekitajn el dormo, kaj subite en la vesperaj rebriloj li, klinita super ŝi kun peto, tremanta en la okuloj, ekŝajnis al ŝi pli bela ol ĉiuj homoj kaj ĉiuj grekaj kaj romaj dioj, kies statuojn ŝi vidadis sur la frontonoj de temploj. Kaj li ĉirkaŭfingris facile ŝian manon super la artiko kaj demandis: |
— Ĉu vi ne divenas, Ligia, kial mi diras al vi ĉi tion? |
— Ne! — ŝi reflustris tiel mallaŭte, ke Vinicius apenaŭ ekaŭdis. |
Sed li ne ekkredis al ŝi, kaj altirante ĉiam pli forte ŝian manon, li alpremus ŝin al la koro, batanta, kiel martelo, pro la pasio, ekscitita de la belega knabino, kaj li turnus rekte al ŝi brulajn vortojn, se sur la vojeto, ĉirkaŭita per mirtaj kadroj, ne montriĝus la maljuna Aulus, kiu diris, alproksimiĝinte: |
— La suno subiras; gardu vin kontraŭ la vespera malvarmo kaj ne ŝercu je Libitino... |
— Ne — respondis Vinicius — mi ne surmetis ĝis nun la togon, kaj ne sentas malvarmon. |
— Kaj jam apenaŭ duono de la sundisko vidiĝas el trans la montaĵoj — rediris la maljuna militisto. — Glorata estu la dolĉa klimato de Sicilio, kie vespere popolo kunvenas sur placoj, por per ĥorkantoj adiaŭi la subirantan Febon. |
Kaj forgesinte, ke antaŭ memento li mem avertis kontraŭ Libitino, li komencis rakonti pri Sicilio, kie li havis posedaĵojn kaj grandan terkulturan bienon, la objekton de sia amo. Li menciis ankaŭ, ke jam kelkfoje venis al li la ideo translokiĝi en Sicilion kaj tie trankvile pasigi la reston de la vivo. La vintraj prujnoj estas jam sufiĉaj al tiu, kies kapon la vintroj blankigis. Ne falas ankoraŭ folioj de arboj kaj super la urbo la ĉielo favore ridetas, sed kiam flaviĝos vino, kiam neĝo surŝutos la Albanajn montojn kaj la dioj sendos tremigan venton en Kampanion, tiam — kiu scias? — eble li translokiĝos kun la tuta domo en sian trankvilan, kamparan restejon. |
— Ĉu vi deziras forlasi Romon, Plautius? — demandis Vinicius kun subita maltrankvilo. |
— Jam delonge mi ĝin deziras — respondis Aulus — ĉar tie estas pli trankvile kaj pli sendanĝere. |
Kaj denove li komencis glori siajn fruktoĝardenojn, brutarojn, domon, kaŝitan en verdaĵoj, kaj montetojn, kovritajn do timiano kaj kampaj floroj, inter kiuj zumas aroj da abeloj. Sed Vinicius ne atentis tiun idilian tonon — kaj, pensante nur pri tio, ke li povas perdi Ligian, li rigardis al Petronius, kvazaŭ de li sola li esperus savon. |
Dume Petronius, sidante apud Pomponia, ĝuis la vidaĵon, kiun prezentis la subiranta suno, la ĝardeno kaj la homoj, starantaj ĉe la lageto. Iliaj blankaj vestoj sur la malhela fono de l' mirtoj brilis orkolore en la vesperaj lumoj. Sur la ĉielo la vesperruĝo komencis koloriĝi purpure kaj viole kaj nuanci, kiel opalo. La firmamento iĝis violeta. La nigraj siluetoj de la cipresoj fariĝis ankoraŭ pli klaraj, ol dum la taga lumo, kaj en la homoj, en la arboj, kaj en la tuta ĝardeno ekregis vespera trankvilo. |
Petroniuson frapis tiu trankvilo, kaj precipe frapis lin la trankvilo en la homoj. En la vizaĝoj de Pomponia, de La maljuna Aulus, de ilia filo kaj de Ligia estis io, kion li ne vidadis en tiuj vizaĝoj, kiuj lin ĉirkaŭis ĉiutage, aŭ pli ĝuste ĉiunokte; estis en ili ia lumo, ia animpaco kaj ia sereneco, fluanta el tiu vivo, kiun ĉiuj vivis ĉi tie. Kaj kun certa miro li ekpensis, ke povis tamen ekzisti belo kaj dolĉeco, kiun li, eterne postkuranta belon kaj dolĉecon, neniam konis. Kaj li ne sciis kaŝi en si ĉi tiun senton, sed turninte sin al Pomponia, diris: |
— Mi konsideras en mi, kiel diferencas via mondo de tiu mondo, kiun regas Nero. |
Kaj ŝi levis sian malgrandan vizaĝon al la vespera ĉielruĝo kaj respondis kun simpleco: |
— La mondon regas ne Nero — sed Dio. |
Sekvis momento de silento. Proksime de la triclinium aŭdiĝis paŝoj de la maljuna komandanto, de Vinicius, Ligia kaj la malgranda Aulus — sed antaŭ ol ili alvenis, Petronius demandis ankoraŭ: |
— Do vi kredas je la dioj, Pomponia? |
— Mi kredas je Dio, kiu estas unu, justa kaj ĉiopova — respondis la edzino de Aulus Plautius. |
ĈAPITRO III Ŝi kredas je Dio, kiu estas unu, ĉiopova kaj justa — ripetis Petronius en la momento, kiam li denove troviĝis en la portilo sole kun Vinicius. — Se ŝia Dio estas ĉiopova, tiam Li regas la vivon kaj morton; kaj se Li estas justa, Li juste sendas la morton. Kial do Pomponia funebras Julian? Bedaŭrante Julian, ŝi riproĉas al sia Dio. Mi devas ripeti ĉi tiun rezonadon al nia kupro- barba simio, ĉar mi trovas, ke en la dialektiko mi egalas Sokraton. Koncerne la virinojn, mi konsentas, ke ĉiu el ili havas du aŭ tri animojn, sed neniu havas prudentan animon. Pomponia meditu kun Seneca aŭ kun Cornutus pri tio, kio estas ilia granda Logos... Kune ili elaperigadu la ombrojn de Ksenofano, Parmenido, Zenono kaj Platono, kiuj enuas tie en la kimeriaj landoj, kiel fringeloj en kaĝo... Mi volis paroli kun ŝi kaj Plautius pri io alia. Je la sankta ventro de l' egipta Izido! Se mi dirus al ili tute simple, por kio ni venis, mi supozas, ke ilia virto eksonorus, kiel kupra ŝildo, frapita per bastono. Kaj mi ne kuraĝis! Kredu al mi, Vinicius, mi ne kuraĝis! Pavoj estas tre belaj birdoj, sed krias tro laŭte. Mi tamen devas aprobi vian elekton. Vera "rozfingra Aŭroro"! Kaj ĉu vi scias, kion krome ŝi pensigis al mi? — Printempon! — ne la nian, en Italujo, kie apenaŭ kelkloke pomarbo kovras sin per floroj, kaj olivarboj grizas, kiel ili grizis — sed tian printempon, kian mi vidis iam en Greklando, junan, freŝan, hele-vedan... Je tiu blanka Seleno — mi ne miras vin, Marcus, sciu tamen, ke vi amas Dianon, kaj ke Aulus kaj Pomponia estus pretaj vin disŝiri, kiel iam la hundoj disŝiris Akteonon. |
Vinicius, ne levante la kapon, silentis dum momento, kaj poste komencis paroli per voĉo, interrompata de pasio: |
— Mi avidis ŝin antaŭe, sed nun mi avidas ŝin pli multe. Kiam mi ĉirkaŭprenis ŝian manon, fajro min ekblovis... Mi devas ŝin havi. Se mi estus Zeŭso, mi ĉirkaŭprenus ŝin per nubo, kiel li ĉirkaŭprenis Ionon, mi falus sur ŝin per pluvgutoj, kiel li falis sur Danaon. Mi volus kisi ŝian buŝon ĝis doloro! Mi volus aŭdi ŝian krion en miaj brakoj. Mi volus mortigi Auluson kaj Pomponian, kaj ŝin forkapti kaj porti en la brakoj en mian domon. Mi ne dormos hodiaŭ. Mi ordonos skurĝi iun sklavon kaj aŭskultos liajn ĝemojn. |
— Trankviliĝu — diris Petronius — viaj deziroj indas ĉarpentiston el Suburra. |
— Estas al mi egale. Mi devas ŝin havi. Mi petis vin pri konsilo, sed se vi ĝin ne trovas, mi mem ĝin trovos... Aulus konsideras Ligian kiel filinon, kial do mi rigardu ŝin kiel sklavinon? Do, se ne ekzistas alia rimedo, ŝi ĉirkaŭŝpinu la pordon de mia domo, ŝmiru ĝin per lupa grasaĵo, kaj eksidu, kiel mia edzino, ĉe mia hejmfajro. |
— Trankviliĝu, freneza posteulo de konsuloj. Ne tial ni venigas barbarojn, ŝnurligitajn post niaj ĉaroj, por poste edzinigadi iliajn filinojn. Gardu vin kontraŭ la ekstremo. Elĉerpu simplajn, honestajn rimedojn, kaj lasu al vi mem kaj al mi iom da tempo, por pensi pri tio. Ankaŭ al mi Chrysothemis ŝajnis filino de Jovo, tamen mi ne edzinigis ŝin — same kiel Nero ne edzinigis Acten, kvankam oni ŝin faris filino de reĝo Attalus. Trankviliĝu... Pensu, ke se ŝi volos forlasi la domon de Aulus pro vi, li ne rajtos ŝin reteni, kaj ankaŭ tion sciu, ke ne vi sola brulas, ĉar ankaŭ en ŝi Eroso flamigis fajron... Mi vidis ĉi tion, kaj al mi oni devas kredi... Paciencu. Por ĉio ekzistas rimedo, sed mi jam tro multe pensis hodiaŭ, kaj tio min lacigas. Mi tamen promesas al vi, ke jam morgaŭ mi pensos pri via amo, kaj Petronius ne estus Petronius, se li ne trovus ian rimedon. |
Ili ambaŭ eksilentis — fine post certa tempo Vinicius diris jam pli trankvile: |
— Dankon al vi, kaj malavare favoru vin Fortuno. |
— Paciencu. |
— Kien vi ordonis vin porti? |
— Al Chrysothemis... |
— Feliĉa vi estas, posedante tiun, kiun vi amas. |
— Mi? Ĉu vi scias, kio min ankoraŭ amuzas en Chrysothemis Jen tio, ke ŝi perfidas min kun mia propra liberigito, la liutisto Teocles, kaj pensas, ke mi ĝin ne vidas. Iam mi amis ŝin, kaj nun amuzas min ŝiaj mensogoj kaj malsaĝeco. Venu al ŝi kun mi. Se ŝi komencos vin koketi kaj desegni sur la tablo literojn per fingro, trempita en vino, sciu, ke mi ne estas ĵaluza. |
Kaj ili ordonis porti sin ambaŭ al Chrysothemis. |
Sed en la vestiblo Petronius metis la manon sur la ŝultron de Vinicius. |
— Atendu, ŝajnas, ke mi elpensis rimedon. |
— Ĉiuj dioj vin rekompencu... |
— Jes! mi kredas, ke la rimedo estas senerara. — Ĉu vi scias, Marcus? |
— Mi aŭskultas vin — mia Ateno... |
— Post kelkaj tagoj la dia Ligia manĝos en via domo la grajnojn de Demetro. |
— Vi estas pli granda, ol la cezaro! — ekkriis ekscitite Vinicius. |
ĈAPITRO IV Petronius efektive plenumis la promeson. |
La tagon, sekvintan post la vizito ĉe Chrysothemis, li verdire la tutan tradormis, sed vespere li ordonis porti sin sur Palatinon kaj havis kun Nero konfidencan interparolon, sekve de kiu, la trian tagon, antaŭ la domo de Plautius aperis centuriestro kun dekkelkaj pretoriaj soldatoj. |
La tempo estis necerta kaj terura. Tiaspecaj senditoj estis plej ofte anoncantoj de morto. Tial en la momento, kiam la centuriestro ekfrapis per la frapilo la pordon de Aulus, kaj kiam la atriumestro sciigis, ke en la vestiblo trovas sin soldatoj, teruro ekregis en la tuta domo. La familio tuj grupiĝis ĉirkaŭ la maljuna komandanto, ĉar neniu dubis, ke la danĝero ekpezis antaŭ ĉio super li. Pomponia, ĉirkaŭbrakinte lian kolon, alpremis sin al li per ĉiuj fortoj, kaj ŝiaj sensangiĝintaj lipoj movis sin rapide, elparolante iajn mallaŭtajn vortojn; Ligia kun vizaĝo blanka, kiel tolo, kisis lian manon; la malgranda Aulus kroĉis sin al lia togo — el koridoroj, el ĉambroj, kuŝantaj sur la etaĝo kaj destinitaj por servistinoj, el servistejo, el banejo, el subaj enkelaj loĝejoj, el la tuta domo komencis elkuri aroj da sklavoj kaj sklavinoj. Aŭdiĝis ekkrioj: "heu! heu, me miserum!" virinoj ekploregis; kelkaj el ili eĉ komencis grati siajn vangojn, aŭ kovri la kapojn per tukoj. |
Sole la maljuna komandanto mem, kiu kutimis de multaj jaroj rigardi la morton rekte en la okulojn, restis trankvila, kaj nur lia mallonga, agla vizaĝo iĝis kvazaŭ skulptita el ŝtono. Post momento, trankviliginte la plorkriojn kaj ordoninte al la servistoj disiri, li diris: |
— Lasu min, Pomponia. Se venis mia fino, ni havos tempon por adiaŭi unu la alian. |
Li forŝovis ŝin facile — kaj ŝi diris: |
— Estu via sorto ankaŭ mia, ho Aulus! |
Poste ĵetinte sin sur la genuojn, ŝi komencis preĝi kun tia forto, kian povas doni nur timo pri amata persono. |
Aulus transiris en la atrium, kie lin atendis la centuriestro. Tio estis maljuna Caius Hasta, lia iama subulo kaj kunulo en la britaj militoj. |
— Honoron al vi, komandanto — li diris. — Mi alportas al vi ordonon kaj saluton de la cezaro — kaj jen estas la tabuletoj, la signo, ke mi venas en lia nomo. |
— Mi dankas la cezaron por la saluto, kaj la ordonon mi plenumos — respondis Aulus. — Estu bonvena, Hasta, kaj parolu, kun kia komisio vi venas. |
— Aulus Plautius — komencis Hasta — la cezaro eksciis, ke en via domo trovas sin la filino de la reĝo de l' ligoj, kiun la dirita reĝo, ankoraŭ dum la vivo de la dia Claudius, transdonis en la romanajn manojn kiel garantion, ke la limoj de la imperio estos neniam tuŝitaj de la ligoj. La dia Nero estas danka al vi, komandanto, ke dum tiom da jaroj vi estis ŝia gastiganto, sed, ne volante ŝarĝi plue vian domon, kaj ankaŭ konsiderante, ke la fraŭlino, kiel garantiulino, devas esti zorgata de la cezaro mem kaj de la senato — li ordonas al vi transdoni ŝin en miajn manojn. |
Aulus estis tro malnova soldato kaj tro hardita viro, por, ricevinte ordonon, permesi al si bedaŭron, vanajn vortojn aŭ plendojn. Malgraŭ tio sulko de subita kolero kaj doloro aperis sur lia frunto. Antaŭ tia sulkiĝo de lia frunto tremis iam la britaj legioj, kaj eĉ en tiu ĉi momento sur la vizaĝo de Hasta speguliĝis timo. Sed nun, ricevinte la ordonon, Aulus Plautius eksentis sin sendefenda. Dum certa tempo li rigardis la tabuletojn, la signon, poste, levinte la okulojn al la maljuna centuriestro, li diris jam trankvile: |
— Atendu en la atrium, Hasta, ĝis la garantiulino estos al vi transdonita. |
Kaj post ĉi tiuj vortoj li transiris en la alian finon de la domo, en la halon, nomatan oecus, ke Pomponia Graecina, Ligia kaj la malgranda Aulus atendis lin kun maltrankvilo kaj timo. |
— Al neniu minacas morto, nek ekzilo sur malproksimajn insulojn — li diris — tamen la sendito de la cezaro estas anoncanto de malfeliĉo. La afero koncernas vin, Ligia. |
— Ligian? — ekkriis kun miro Pomponia. |
— Jes! — diris Aulus. |
Kaj turninte sin al la knabino, li komencis paroli: |
— Ligia, vi estis edukata en nia domo, kiel nia propra infano, kaj ni ambaŭ, mi kaj Pomponia, amas vin, kiel filinon. Sed vi scias, ke vi ne estas nia filino. Vi estas garantiulino, donita de via nacio al Romo, kaj la zorgado pri vi apartenas al la cezaro. Kaj nun la cezaro forprenas vin el nia domo. |
La komandanto parolis trankvile, sed per ia stranga, neordinara tono. Ligia aŭskultis liajn vortojn, palpebrumante, kvazaŭ ne komprenante, pri kio temas, la vangojn de Pomponia kovris paleco; en la pordo, kondukanta el la koridoro al la oecus, donove komencis montri sin la teruritaj vizaĝoj de sklavinoj. |
— La volo de la cezaro devas esti plenumita — diris Aulus. |
— Aulus! — ekkriis Pomponia, ĉirkaŭbrakante la knabinon, kvazaŭ ŝi volus ŝin defendi — pli bone estus por ŝi morti. |
Kaj Ligia, premante sin al ŝia brusto, ripetadis: "ho patrino!" ne povante, meze de plorĝemoj, eligi aliajn vortojn. |
Sur la vizaĝo de Aulus denove bildiĝis kolero kaj doloro. |
— Se mi estus sola en la mondo — li diris malserene — mi ne fordonus ŝin vivan — kaj miaj parencoj povus ankoraŭ hodiaŭ oferdoni por ni Jovi liberatori... Sed mi ne rajtas pereigi vin kaj nian infanon, kiu povas ĝisvivi pli feliĉajn tempojn... Ankoraŭ hodiaŭ mi iros al la cezaro kaj petegos, ke li ŝanĝu la ordonon. Ĉu li min elaŭskultos — mi ne scias. Dume adiaŭ, Ligia — kaj sciu, ke tiel mi, kiel Pomponia ĉiam benis la tagon, en kiu vi eksidis ĉe nia hejmfajro. |
Dirinte ĉi tion, li metis la manon sur ŝian kapan, sed kvankam li penis konservi trankvilecon, tamen en la momento, kiam Ligia turnis al li siajn okulojn, plenajn de larmoj, kaj poste, ekkaptinte lian manon, komencis premi ĝin al la buŝo, en lia voĉo ekvibris doloro profunda, patra. |
— Adiaŭ, nia ĝojo kaj lumo de niaj okuloj! — li diris. |
Kaj rapide li reiris en la atrium, por ne lasi sin ekregi de kortuŝo, neinda je romano kaj kamandanto. |
Dume Pomponia, kondukinte Ligian en ŝian cubiculum, komencis ŝin trankviligi, konsoli, kuraĝigi kaj paroli vortojn, kiuj strange sonis en ĉi tiu domo, kie, en la apuda ĉambro, staris ankoraŭ la lararium kaj fajrujo, sur kiu Aulus, fidela al la malnova moro, faradis oferojn al la hejmaj dioj. Venis la tempo de provo. Iam Virginius trapikis la brustan de la propra filino, por ŝin liberigi el la manoj de Appius; pli frue ankoraŭ Lucretia memvole pagis la malhonoron per la vivo. La domo de la cezaro estas kaverno de malvirto, malbono, krimo. — "Sed ni, Ligia, scias, kial ni ne rajtas levi la manon kontraŭ nin mem!" Jes! — Tiu leĝo, sub kiu ili ambaŭ vivas, estas alia, pli granda, pli sankta, ĝi tamen permesas defendi sin kontraŭ malbona kaj malhonoro, se eĉ tiun defendon oni devus pagi per la vivo kaj torturoj. Se iu eliras pura el malsanktejo de malvirto, tiom pli granda estas la merito. La tero estas tia malsanktejo, sed feliĉe la vivo estas unu mallonga momento, kaj oni nur leviĝas el tombo, trans kiu regas jam ne Nero, sed Kompato — kaj anstataŭ doloro estas ĝojo, kaj anstataŭ larmoj estas feliĉo. |
Poste ŝi komencis paroli pri si mem. Jes! Ŝi estas trankvila — sed ankaŭ en ŝia brusto ne mankas doloraj vundoj. Ĉar sur la okuloj de ŝia Aulus kuŝas ankoraŭ vualo, ne surfluis lin ankoraŭ la torento de l' lumo. Ne estas al ŝi ankaŭ permesite instrui la Veron al la filo. — Do kiam ŝi ekpensas, ke tiel povas daŭri ĝis la fino de la vivo, kaj ke povas veni memento de diŝigo kun ili, diŝigo centfoje pli granda kaj pli terura, ol ĉi tiu tempa, kiun ili ambaŭ nun priploras — ŝi eĉ ne povas imagi, kiamaniere ŝi scios esti feliĉa sen ili, eĉ en la ĉielo. Kaj multajn noktojn ŝi jam ploris, multajn tagojn ŝi preĝis, petegante kompaton kaj favoron. Sed sian doloron ŝi oferas al Dio — kaj atendas — kaj fidas. Kaj kiam nun nova bato ŝin frapas, kiam la ordono de la tirano forprenas de ŝi la karan estaĵon, kiun Aulus nomis lumo de iliaj okuloj, ŝi ankoraŭ fidas, kredante, ke ekzistas Potenco pli granda, ol tiu de Nero — kaj Kompato pli forta, ol lia krueleco. |
Kaj ankoraŭ pli forte ŝi alpremis al la brusto la kapeton de la knabino; ĉi tiu malsupreniĝis al ŝiaj genuoj, kaj kaŝante la okulojn en la faldoj de ŝia peplum, restis tiel longan tempon en silento, sed, kiam ŝi fine leviĝis, sur ŝia vizaĝo vidiĝis jam iom da trankvilo. |
— Mi sopiros vin, patrino, kaj la patron, kaj la fraton, mi scias tamen, ke kontraŭstaro nenion helpus, nur vin ĉiujn pereigus. Sed mi promesas al vi, ke mi neniam forgesos viajn vortojn en la domo de la cezaro. |
Ankoraŭfoje ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ ŝian kolon, kaj poste, kiam ili ambaŭ eniris en la oecus, ŝi komencis adiaŭi la malgrandan Plautiuson, maljunan grekon, kiu estis ilia instruisto, sian vestistinon, kiu iam ŝin vartis, kaj ĉiujn sklavojn. |
Unu el ili, alta kaj larĝaŝultra ligo, kiun oni hejme nomis Ursus, kaj kiu iam, kune kun la patrino de Ligia kaj ŝi mem, venis inter iliaj aliaj servantoj en la roman tendaron, falis nun al ŝiaj piedoj, kaj poste kliniĝis al la genuoj de Pomponia, dirante: |
— Ho domina! permesu al mi sekvi mian sinjorinon, ke mi ŝin servu kaj gardu en la domo de la cezaro! |
— Vi ne estas nia servisto, sed de Ligia — respondis Pomponia — sed ĉu oni vin allasos al la pordo de la cezaro? kaj kiamaniere vi povos ŝin gardi? |
— Mi ne scias, domina, nur tion mi scias, ke fero rompiĝas en miaj manoj, kiel ligno... |
Aulus Plautius, kiu venis en ĉi tiu memento, eksciinte pri la afero, ne nur ne kontraŭstaris la deziron de Ursus, sed diris, ke ili eĉ ne rajtas lin reteni. Ili forsendas Ligian, kiel garantiulinon, kiun la cezaro postulas — estas sekve ilia devo forsendi ŝian servistaron, kiu kune kun ŝi transiras en la cezaran zorgadon. Ĉe tio li flustris al Pomponia, ke, pretekstante la servistaron, ŝi povas doni al Ligia tiom da sklavinoj, kiom ŝi trovas konvene, ĉar la centuriestro ne povas ilin malakcepti. |
Por Ligia estis en ĉi tio certa konsolo, kaj Pomponia ankaŭ estis kontenta, ke ŝi povas ŝin ĉirkaŭigi per servistoj laŭ sia elekto. Kaj tiel krom Ursus ŝi destinis al ŝi la maljunan vestistinon, du cipraninojn, lertajn en kombado, kaj du germanajn banistinojn. La elekto, kiun ŝi faris, trafis ekskluzive konfesantojn de la nova instruo; konsiderante, ke ankaŭ Ursus konfesis ĝin jam de kelkaj jaroj, Pomponia povis fidi la fidelecon de ĉi tiu servistaro, kaj samtempe ĝoji pro la penso, ke la semoj de la vero estos ĵetitaj en la domon de la cezaro. |
Subsets and Splits