text
stringlengths 1
114k
|
---|
Poŝtestro. — |
Legu, legu! Sensencaĵo, ĉion legu! |
Korobkin, |
legas. — |
"La kuratoro de kadukulejoj Zemlanika — tute kiel porko en la noktoĉapo." |
Artemij Filippoviĉ, |
al la rigardantoj. — |
Eĉ ne sprite! Porko en noktoĉapo! Kiel do porko povas esti en noktoĉapo? |
Korobkin, |
legante plue. — |
"La inspektoro de lernejoj tute malbonodoras per bulbo." |
Luka Lukiĉ, |
al la rigardantoj. — |
Per Dio, eĉ neniam mi prenis bulbon en la buŝon. |
Ammos Fjodoroviĉ, |
al si mem. — |
Dank' al Dio, almenaŭ pri mi nenio estas dirita! |
Korobkin, |
legas. — |
"La juĝisto..." |
Ammos Fjodoroviĉ. — |
Jen vi havas! Sinjoroj, mi pensas, ke la letero estas longa. Kaj kiun diablon ni en ĝi bezonas: legi tian abomenaĵon! |
Luka Lukiĉ. — |
Ne! |
Poŝtestro. — |
Ne, legu! |
Artemij Filippoviĉ. — |
Ne, vi devas legi! |
Korobkin, |
daŭrigas. — |
"La juĝisto Ljapkin-Tjapkin estas en plej alta grado movetono..." Kredeble franca vorto. |
Ammos Fjodoroviĉ. — |
Diablo ĝin scias, kion ĝi signifas! Ankoraŭ bone, se nur fripono; povas esti, ke eĉ io pli malbona. |
Korobkin, |
legante plue. — |
"Cetere, ili estas homoj gastamaj kaj bonkoraj. Adiaŭ, mia koro Trjapiĉkin. Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo. Enue estas, mia kara, tiel vivi, oni volas fine ian nutraĵon por la animo. Mi vidas, mi devas efektive okupi min per io alta. Skribu al mi en la Saratovan gubernion, kaj de tie en la vilaĝon Podkatilovka." "Al lia moŝto, sinjoro Ivan Vasiljeviĉ Trjapiĉkin, en Sankt-Peterburgo, strato Poŝtoficeja, domo numero naŭdek-sep, en la korto, tria etaĝo, dekstre." |
Unu el la sinjorinoj. — |
Kia skandalo neatendita! |
Urbestro. — |
Jen, kiam li buĉis, efektive buĉis! Mi estas mortigita, mortigita, tute mortigita! Nenion mi vidas: mi vidas nur iajn porkajn buŝegojn anstataŭ vizaĝoj, nenion pli... Revenigu, revenigu lin! |
Poŝtestro. — |
Kiel revenigi! Ĝuste al la malfeliĉo oni ordonis al la administranto doni la plej bonan ĉevaltrion; la diablo min puŝis doni ordonojn eĉ por la plua vojo. |
Edzino de Korobkin. — |
Jen efektive, jen senekzempla konfuzo! |
Ammos Fjodoroviĉ. — |
Tamen, diabloj ĝin prenu, sinjoroj! Li prenis de mi prunte tricent rublojn. |
Artemij Filippoviĉ. — |
De mi ankaŭ tricent rublojn. |
Poŝtestro, |
ĝemas. — |
Ho! ankaŭ de mi tricent rublojn. |
Bobĉinskij. — |
De mi kune kun Pjotr Ivanoviĉ sesdek-kvin per banknotoj, jes, sinjoroj. |
Ammos Fjodoroviĉ, |
embarase disŝovas la brakojn. — |
Kiel do, sinjoroj? Kiel do, efektive, ni tiel enfalis? |
Urbestro, |
batas sin en la frunton. — |
Kiamaniere mi... ne, kiamaniere mi, maljuna malsaĝulo...? Mi perdis, malsaĝa ŝafo, mian tutan saĝon!... Tridek jarojn mi estas en la servado; neniu komercisto, neniu entreprenisto povis min trompi; friponojn plej friponajn mi trompadis, ruzulojn kaj kanajlojn tiajn, kiuj la tutan mondon povus priŝteli, mi kaptadis sur hokon. Tri guberniestrojn mi trompis!... Kion mi diras, guberniestrojn! Eĉ ne valoras paroli pri guberniestroj... |
Anna Andrejevna. — |
Sed ĝi ne povas esti, Antoĉjo; li fianĉiĝis kun Manjo... |
Urbestro, |
kolere. — |
Fianĉiĝis! Figo kun butero, jen estos al vi fianĉiĝo! Ŝovas sin al mi en la okulojn kun fianĉiĝo!... Ĝis nun mi ne povas reveni al normala stato. Jen, efektive, se Dio volas iun puni, li antaŭe forprenas de li la saĝon. Nu, kio en tiu ventkapulo estas simila al revizoro? Nenio estis! Ne estis simple eĉ duonfingro da simileco — kaj subite ĉiuj ekkriis: revizoro! revizoro! Nu, kiu la unua eltrumpetis, ke li estas revizoro? Respondu! |
Artemij Filippoviĉ, |
dispuŝante la brakojn. — |
Kiel ĝi fariĝis — eĉ se vi mortigos min, mi ne povus klarigi. Kvazaŭ ia nebulo atakis, diablo konfuzis. |
Ammos Fjodoroviĉ. — |
Kiu eltrumpetis? Jen, kiu eltrumpetis: tiuj ĉi bravuloj |
Bobĉinskij. — |
Per Dio, ne mi! mi eĉ ne intencis... |
Dobĉinskij. — |
Mi nenion, tute nenion... |
Artemij Filippoviĉ. — |
Kompreneble, vi. |
Luka Lukiĉ. — |
Sendube. Ili alkuris el la hotelo kiel frenezuloj: "Li alveturis, li alveturis, kaj monon li ne pagas..." Ili trovis gravan birdon! |
Urbestro. — |
Kompreneble, vi! ĉikanistoj de la urbo, mensogistoj malbenitaj! |
Artemij Filippoviĉ. — |
Diablo vin prenu kun via revizoro kaj viaj rakontoj. |
Urbestro. — |
Vi nur kuradas tra la urbo kaj konfuzas ĉiujn, vi, krakiloj malbenitaj. Malverajn famojn vi semas, pigoj mallongvostaj! |
Ammos Fjodoroviĉ. — |
Ŝmiristoj malbenitaj! |
Luka Lukiĉ. — |
Noktoĉapoj! |
Artemij Filippoviĉ. — |
Nazofluuloj mallongventraj! |
Bobĉinskij. — |
Per Dio, ĝi ne estis mi, ĝi estis Pjotr Ivanoviĉ. |
Dobĉinskij. — |
He, ne Pjotr Ivanoviĉ, vi ja la unua tion... |
Bobĉinskij. — |
Nu, ne; la unua estis vi. |
Lasta sceno. La SAMAJ kaj ĜENDARMO. |
Ĝendarmo. — |
Oficisto el Peterburgo, kiu alveturis laŭ imperiestra ordono, postulas, ke vi tuj venu al li. Li enloĝiĝis en la hotelo. |
Muta sceno. |
La urbestro en la mezo, en formo de kolono, kun etenditaj brakoj kaj kun kapo klinita malantaŭen. Dekstre de li lia edzino kaj filino ekmovinte al li sian tutan korpon; post ili la poŝtestro, ricevinte la formon de demanda signo, turnita al la rigardantoj; post li Luka Lukiĉ, konfuzegita en plej senkulpa maniero; post li, ĉe la bordo de la scenejo, tri sinjorinoj, gastinoj, apogiĝinte unu al alia kun la plej satira vizaĝesprimo, rilatanta rekte al la familio de la urbestro. Maldekstre de la urbestro: Zemlanika, klininte la kapon iom flanken, kvazaŭ li ion aŭskultas; post li la juĝisto kun disŝovitaj brakoj, sidfleksiĝinte preskaŭ ĝis la planko kaj farinte per la lipoj tian movon, kvazaŭ li volus ekfajfi, aŭ elparoli: "Jen vi havas!" Post li Korobkin, turninte sin al la rigardantoj kun fermetita okulo kaj satira aludo pri la urbestro; post li, ĉe la bordo, Dobĉinskij kaj Bobĉinskij kun reciproke aldirektita movo de la manoj kaj malfermitaj buŝoj kaj reciproke sin rigardante per larĝe malfermitaj okuloj. La ceteraj gastoj restas simple kiel kolonoj. Preskaŭ unu kaj duonon da minutoj la rigidiĝinta grupo konservas sian situacion. |
Subsets and Splits